Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Premio Deguĉi 2015 al Éva Farkas-Tatár
2015-08-11

 

    Premio Onisaburo Deguĉi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2 000 eŭroj.

 

    Laŭ sia regularo la premio estas aljuĝata "pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj al instruoj de Onisaburo Deguĉi, kaj pro kontribuo al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".

 

    La Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi de la jaro 2015 al s-ino Éva Farkas-Tatár el Hungario. La decido estis anoncita la 1-an de aŭgusto en la Fermo de la 100-a UK en Lillo.

 

    Éva Farkas-Tatár naskiĝis en 1924. Ŝi lernis Esperanton 37-jara en 1961. En la sekva jaro ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago, kiu tiom ravis ŝin, ke ŝi decidis plene dediĉi sin al la instruado de Esperanto. Por perfektiĝi pri tiu arto ŝi iris al la UK en Hago en 1964 por sekvi lecionojn de Andreo Cseh. Tiel komenciĝis 50-jara instrua agado per la Cseh-metodo en multaj landoj kaj ĉe multaj UK-oj kaj plej diversaj aliaj renkontiĝoj. Ŝi revenigis la Cseh-metodon al ĝia kerno: la gaja, luda maniero, dank' al kiu la lernantoj tuj ekparolas Esperante. Tiun arton ŝi transdonis al multaj novaj instruantoj, kiujn ŝi trejnis per Cseh-seminarioj, interalie en UK-oj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio