Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Pekino la bilda ekspozicio pri ĉinaj elmigrintoj dum la Kontraŭfaŝista Milito
2015-08-05

    La 4-an de aŭgusto inaŭguriĝis en la Ŝtata Naĝa Centro de Pekino la bilda ekspozicio "Ĉinaj elmigrintoj dum la Kontraŭfaŝista Milito -- memore al la 70-jara Jubileo de la Venko de la Batalo kontraŭ Faŝismo".

 


Vizitantoj en la spektado de bildoj
 

La 4-an de aŭgusto, la bildojn spektis parto da geknaboj el la ĉinaj regionoj Honkongo, Makao kaj Taiwan, kiuj partoprenis en la ĉi-jara somera kampadejo "Vojaĝo por Serĉi Radikon en Ĉinio".




 

    Laŭ la konigo, la ekspozicio prezentas 100 bildojn, ili apartenas al 5 temoj: "Antaŭ la Evento de la 7-a de julio (1937)", "Post la eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio", "Al la batalo kontraŭ faŝistoj en sia enmigriĝinta lando", "Eterna memoro" kaj "Firme memori la historion kaj neniam forgesi la nacian humiliĝon". Oni planas prezenti la ekspozicion por 2 monatoj. La bildoj estos rondire eksponataj ankaŭ en ĉirkaŭ 20 landoj kaj regionoj ekster Ĉinio.

 

    Qiu Yuanping, direktoro de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la inaŭguro, ke dum la 14 jaroj, de la "Evento en la 18-a de Septembro (1931)" ĝis la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito en 1945, ĉinaj elmigrintoj kun amo al la popolo de sia hejmolando staris ĉe la flanko de la ĉina popolo kaj kune kun ili batalis kontraŭ la malfaciloj de la nacio, partoprenis en aktivadoj por savi la nacion kaj skribis sian heroecon en la historion. La naĝcentro estis konstruita subtenite de la samlandanoj taiwan-aj, hongkong-aj kaj makao-aj kaj aliaj ĉinaj elmigrintoj por la Someraj Olimpikoj okazintaj en 2008 en Pekino, do, estas taŭga por okazi ĉi tie la bilda ekspozicio kiu montras la memoron pri la kontribuo de elmigrintoj, la heredon al la nacia amo kaj la komunan volon kune paŝi al la futuron por la reprosperiĝo de la nacio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio