Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aldoniĝis 60 beboj en reprodukta centro de ruĝverta gruo
2015-08-05

    Raportisto informiĝis el la Zhalong-a Ŝtata Naturparko de Heilongjiang, la plej granda artefarita reprodukta centro de ruĝverta gruo en la mondo, ke la ruĝvertaj gruoj en la centro elkovis pli ol 60 idojn dum la ĉi-jara reproduktiĝa periodo.

 

 

    Gao Zhongyan, vicdirektoro de la reprodukta centro de la naturparko, diris: "Ni kompletigos la bazajn informojn de ĉiuj novnaskitoj per ringoj ĉirkaŭ iliaj kruroj por sekvi ilin kaj scii iliajn gepatrojn. Kiam ili estos maturaj por pariĝo, oni povos klare bildigi ilian genealogion."

 

 

    Laŭ monitorado en la lastaj jaroj, la sanstato de la ruĝvertaj gruoj en la naturparko povas kontentigi la populacian postulon de sovaĝa ruĝverta gruo.

 

    Ruĝverta gruo estas sovaĝa besto sub la ŝtata protekto de la unua grado. Troviĝas 2 000 sovaĝaj ruĝvertaj gruoj en la tuta mondo, kaj malpli ol 1 000 estas en Ĉinio. Nur en Ĉinio, Japanio, Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj iuj regionoj vivas sovaĝaj ruĝvertaj gruoj.

 

    La Zhalong-a Ŝtata Naturparko, fondita en la jaro 1979, artefarite reproduktas ruĝvertajn gruojn por grandigi la populacion de tiu endanĝerigita specio. Entute preskaŭ 900 ruĝvertaj gruoj naskiĝis en la naturparko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio