Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj oficiroj kaj soldatoj, kiuj "dancas kune kun ruĝvertaj gruoj" dum 32 jaroj
2015-08-03


Dancantaj kune kun ruĝverta gruo

 

    La Natur-rezervejo de Raraj Birdoj en Yancheng de Jiangsu-provinco en sudorienta parto de Ĉinio estas ŝtat-nivela natur-rezervejo de la lando. Situante ĉe maro en centra Jiangsu-provinco, ĝi estas unu el la malsekejo-rezervejoj plej grandaj en Ĉinio. En la rezervejo viglas ruĝvertaj gruoj kaj aliaj raraj sovaĝaj bestoj.

 

    "Preterpasante tiujn fragmitojn, ĉu vi sciis, ke iu junulino venis ĉi tien..." Jen vortoj de la kanto, kiu furoris en la 1990-aj jaroj. Ĝi rakontas pri studentino Xu Xiujuan. Ŝi, por serĉi kaj savi vunditan cignon, malfeliĉe falis en tiean marĉejon kaj oferis sian vivon.

 


Savado de sovaĝaj anasoj

 

    Tamen estas malmulte konata de homoj, ke pli frue ol Xu Xiujuan, oficiroj kaj soldatoj de la trupoj de landlima defendo en Yancheng iris en la rezervejon por protekti la tieajn ruĝvertajn gruojn. Dum la pasintaj 32 jaroj, speciale post la viv-ofero de Xu Xiujuan, ili ĉiam gardadas la malsekejon laŭ sia plej granda eblo.

 


Xi Yunxia en riparo de palisaro
 

    Xi Yunxia laboras en la policejo de la trupoj ĉe landlima defendo en Yancheng pli ol du jarojn. Li havis sperton similan al tiu de Xu Xiujuan. En la pasinta decembro li falis en marĉejon kaj preskaŭ perdis sian vivon dum konfiskado de kaĝoj kaŝitaj de kontraŭleĝaj ĉasistoj en fragmitejo. Lokaj oficiroj kaj soldatoj ne nur devas preni antaŭzorgojn kontraŭ falo en marĉejon, sed ankaŭ luktas kun la ĉasistoj, riskante sian vivon.

 


Oficiroj kaj soldatoj kune kun ruĝvertaj gruoj

 

    Dum la lastaj tri jaroj la policejo kaptis entute 150 kontraŭleĝajn ĉasistojn, detruis pli ol 80 nestojn de tiuj ĉasistoj kaj savis 5 ruĝvertajn gruojn. Ili estis nomitaj de lokanoj "gardistoj" de la ekologia malsekejo kaj homoj, kiuj "dancas kune kun ruĝvertaj gruoj".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio