Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aŭtora duonhoro kun la 90-jara Marjorie Boulton
2015-08-03

    Kiel ĉiu-jare ankaŭ dum la ĉi-foja Universala Kongreso, en la salono de la libroservo okazis multaj "aŭtoraj duonhoroj". La celo de tiuj programeroj estas prezenti al la publiko novajn librojn kaj iliajn aŭtorojn. Ĉi-jare okazis tamen unu speciala aŭtora duonhoro, kiu ne prezentis novan verkon.

 

    En tiu okazo oni prezentis konatan aŭtoron, kiu tra la jaroj produktis grandan nombron da verkoj en Esperanto kaj en la angla. Temas pri la poetino kaj verkistino, Marjorie Boulton. Malgraŭ ŝia granda aĝo de 90 jaroj ŝi venis al Lillo meze de la kongresa semajno, kaj restis ĝis ĝia fermo.

 

    Je la 11-a antaŭtagmeze merkrede, la 28-an de julio, Boulton montris sin en la libroservo. Ŝi diris, ke ŝi preferas ĉefe respondi al demandoj de ĉeestantoj, kaj tiel okazis kun la helpo de Geoffrey Greatrex kaj Osmo Buller.

 

    Pluraj ĉeestantoj ne nur faris demandojn al Boulton sed ankaŭ parolis pri siaj spertoj de kunlaboroj kun kaj eĉ gastado ĉe ŝi. Temoj plej variis, ekde la vivo de Boulton dum la dummilitaj jaroj, ŝiaj komencaj jaroj kiel verkistino, la famaj staĝoj en Barlastono de ŝi organizitaj, kaj la gastado en ŝia hejmo en Oksfordo, kie cetere ne mankis katoj. Tiuj kiuj apartenas al la junaj generacioj kun surprizo informiĝis, ke en la komenco de la 1950-aj jaroj kriminal-romanoj de Boulton estis tradukitaj en la polan kaj tiom populariĝis, ke ŝi eĉ estis invitita viziti la landon kun sia patrino.

 

    La aranĝon ĉeestis ankaŭ Louis-Christoph Zaleski-Zamenhof. Post la programero la du 90-jaruloj premis la manojn unu de la alia, kaj Boulton subskribis kelkajn ekzemplerojn de siaj verkoj respondante al petoj de ĉeestantoj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio