Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 1-a kongreso esperantista rememorata dum la ekskursa merkredo
2015-07-31

 

 

    Kiel kutime, la dumkongresa merkredo estis dediĉita al tuttagaj ekskursoj. Ĉi-jare unu el la cellokoj estis preskaŭ ne evitebla: Bulonjo-sur-maro, kie okazis la 1-a internacia kongreso esperantista, kiu nun nomiĝas Universala Kongreso de Esperanto.

 

    Matene ĉ. 300 personoj per buso atingis la teatron, kie la kongreso okazis en 1905. En tiu ĉi iama kongresejo okazis la unua ceremonio. Bonvenigis la ekskurson Frédéric Cvillier(Kvilie), la urbestro de Bulonjo-sur-maro, deputito kaj eksa ministro. Salutis Louis-Christophe Zamenhof, nepo de la Majstro, kaj Mark Fettes, la prezidanto de UEA. Brian Moon laŭtlegis la tutan tekston de la fama parolado, kiun Zamenhof eldiris en la konstruaĵo antaŭ 110 jaroj.

 

    Post tiu ĉi ceremonio, ĉiuj kune paradis al la stacidomo al kiu en 1905 alvenis la kongresanoj. Antaŭ la stacidomo nun staras la busto de Zamenhof, kaj tie okazis alia memor-ceremonio, dum kiu oni i.a. metis florgarbojn al la statuo.

 

    Sekve la ekskursantoj celis al la urbodomo, super kiu en tiu tago flirtis la verda standardo. Dum la akcepto tie, la urbestro ripetis la promeson faritan dum la inaŭguro de la kongreso, ke la urbo intencas konstrui Esperantan kulturcentron en Bulonjo-sur-maro.

 

    Post tiuj solenaĵoj oni havis malfruan tagmanĝon en restoracio, kaj vizitis kelkajn vidindaĵojn de tiu ĉi idilia urbo havena kaj fiŝkapta. Pro granda interesiĝo de la kongresanoj, kelkfoje ripetiĝis ekskurso al Bulonjo-sur-maro ankaŭ en aliaj tagoj de la semajno.

 

Raportita kaj filmita de Usui Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio