Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pluportos la torĉon la familio Zamenhof
2015-07-28

de Usui Hiroyuki

 

    La 26-an de julio Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la Majstro, ĉeestis kaj salutis la inaŭguron de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto. En tiu okazo li diris, ke la ĉi-foja partopreno en UK estos por li eble la lasta. Li ankaŭ aldonis, ke estonte ĉe similaj okazoj la familion Zamenhof reprezentos oriente de Atlantiko lia filino Margaret Zaleski-Zamenhof, kaj okcidente de ĝi alia filino Anna Zaleski-Zamenhof.

 

    Je la 5-a posttagmeze de la sama tago okazis la tiel nomata "Rakonta Podio" inter Mark Fettes, la prezidanto de UEA unuflanke, kaj la ĉeestantaj membroj de la familio Zamenhof: Louis-Christophe, la filino Margaret kaj ties filo Pierre, aliflanke. La aranĝon realigis Elisabeth Schwartzer, unu el la reĝisoroj de la kongresa temo.

 

    La nun 90-jara "nepo" siatempe salutis la 26-an Universalan Kongreson en Stokholmo en 1934 kiel 9-jara knabo. Tamen pli poste li ne havis rilaton kun Esperanto dum jaroj. Li rememoris, ke estis Simo Milojevic, iama ĝenerala direktoro de UEA, kiu kvazaŭ fiŝkatpis lin por la 72-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio okaze de la centjara jubileo de Esperanto en 1987.

 

    Li ankaŭ menciis, ke lia filino Margaret eklernis Esperanton lastatempe sen lia scio kaj nur antaŭ kelkaj monatoj surprizis lin per subita telefon-alvoko: tiam ili du parolis nur Esperante. Siavice Margaret diris, ke ŝi ĉefe lernis la lingvon per interreto, utiligante tiajn retejojn kiaj Lernu, Duolingo aŭ Memrise.

 

    Post la programero la tri membroj de la familio Zamenhof babilis kun pluraj ĉeestantoj ankoraŭ dum iom da tempo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio