Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estis solene inaŭgurita la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
2015-07-27

 

    Antaŭtagmeze de la 26-a de julio en Lillo, urbo en nord-orienta Francio, estis solene inaŭgurita la jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto. En sia parolado farita en la inaŭguro, s-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA, amplekse citis el la tiama parolado de Ludoviko Zamenhof. Entute Mark Fettes dediĉis duonhoron al detala raporto pri la sekvoj de la decidoj kiujn la komitato faris ĉe Bonaero kaj pri la taskoj difinitaj de la strategia laborplano: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigo.

 

 

    Laŭ raporto de la elekta komisiono, prezentita de Ulrich Lins, la asocio daǔre suferas pro manko de taǔgaj kandidatoj por la nova estraro, elektota venontjare. Tial li petis ke oni diskrete informu la komisionon pri eventuale taǔgaj homoj, aŭ proponu sin mem.

 

 

    La ĉina delegito, konsistanta el reprezentantoj de la redakcio El Popola Ĉinio, la Ĉina Esperanto-Ligo, la Zaozhuang-a Universitato kaj tiuj el la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj, ĉeestis la kongreson, kaj ili okazigis en la sama tago la bildan ekspozicio pri la urbo Qingdao en orienta Ĉinio kaj la tradician programeron "Ĉina Tago". Totale 86 ĉinaj esperantistoj sin registris al la ĉifoja kongreso kaj tiu nombro estas la plej granda en la historio. Ili venantaj el diversaj lokoj de Ĉinio partoprenos en diversaj diskutoj kaj komunikadoj en la kongresa semajno. Tial ili spertos la varmecon de la granda familio de Esperantistoj kaj la akademian atmosferon de Esperanto.

 

 

    Rilate al la financoj de UEA la komitato devis konstati, ke en la jaro 2014 la asocio havis neplanitan deficiton de 33.8 mil eŭroj. La ekonomia situacio ne estas brila daŭre, kaj por la jaro 2016 la estraro proponas buĝeti deficiton de 30 mil eŭroj. S-ro Mark Fettes memorigis, ke la buĝeto estos pli detale diskutita marde.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio