Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Libera Folio intervjuis la tri direktorajn kandidatojn
2015-07-27

 

    Ĝis la fino de majo ses personoj sin anoncis kiel kandidatojn por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA. El tiuj tri, Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando estis elektitaj por persona intervjuo, okazinta la 24-an de julio. Libera Folio intervjuis ĉiujn tri.

 

    Osmo Buller, kiu eklaboris en la Centra Oficejo en 1985, emeritiĝos en majo 2016, sed pro neuzitaj ferioj li ĉesis labori jam komence de marto.

 

    Tiam li estos estinta ĝenerala direktoro de UEA dum 18 jaroj. Pli frue dum 7 jaroj li estis direktoro de la Centra Oficejo, kio signifas, ke li estos la plej longserva direktoro en la historio de UEA.

 

    En februaro 2015 la estraro de UEA anoncis konkurson por trovi lian posteulon. La finan decidon inter la tri kandidatoj faros la estraro de la asocio post la personaj intervjuoj, kiuj okazis en Lillo tuj antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto. Legu jam nun intervjuojn de Libera Folio kun ĉiuj tri kandidatoj. La respondoj de la kandidatoj aperas neredaktite.

 

    Konrad Andrzejuk diras, ke li volus dediĉi parton de sia profesia vivo al la ideo, kiu okupas tre gravan lokon en lia koro.

 

    Veronika Poór rakontas, ke se elektita, ŝi volus pli emfazi komunikadon kaj la laboron por ricevi ekstermovadajn subvenciojn.

 

    Nikola Rašić diras, ke li volus alporti stabilecon kaj kontinuecon, sed ankaŭ junigon kaj modernigon.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio