Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusa kosmoŝipo Soyuz kupliĝis kun internacia spacstacio
2015-07-23

    La 23an de julio la rusa retejo Sputniko raportis, ke la rusa kosmoŝipo Soyuz, kun paneo de unu sunenergia panelo, kunportanta tri astronaŭtojn, aŭtomate plenumis kupliĝon kun la internacia kosmostacio.

 


La kosmoŝipo Soyuz kunportas tri astronaŭtojn: Kjell Lindgren (maldekstre) el la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono, japano Kimiya Yui (dekstre) kaj ruso Oleg Kononenko.

 

    La tri astronaŭtoj estas Kjell Lindgren el la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Administracio de Usono, japano Kimiya Yui kaj ruso Oleg Kononenko.

 


La rusa kosmoŝipo Soyuz estis lanĉita de la kosmodromo Baikonur en Kazaĥio en la 23a de julio laŭ la loka tempo.

 

    Dum enorbitigo la maldekstra sunenergia panelo ne povis malfermiĝi, sed la alia bone funkciis kaj tiele certigis la movforton de la kosmoŝipo.

 

    Pro akcidentoj malsukcesis du lastaj vartransportaj misioj al la internacia kosmostacio. En majo la raketo Soyuz-U por lanĉo de la kargoŝipo Progreso paneis dum ĵetado, kaj la alia kargoŝipo Drako sur la raketo Falko-9 eksplodis du minutojn post la lanĉo en la 28a de junio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio