La surakva urbeto Xitang kun mil-jara kulturo de han-nacio apartenas al la gubernio Jiashan de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio. Ĝi havas historion de pli ol mil jaroj kaj estas unu el la 6 antikvaj urbetoj sude de Jangzio. Xitang famiĝis pro siaj multaj pontoj, stratoj kaj koridoroj, kiuj prezentas konstante ŝanĝantajn scenojn en akvolando -- ĉe akvo belas loĝdomoj, super ĝi delikatas pontetoj, sur kiuj promenas pasantoj kaj sub ili flosas boatoj, ĉe pontoj sidas butikoj kaj en akvo reflektiĝas iliaj ombroj. (Foto de Li Yan)
|