Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Resonon vekis la dokumenta filmo "Lumo kaj Ombro -- Introspekto de Germanio kaj Japanio pri la Dua Mondmilito" (II)
2015-07-20

    Introspekto ne devas esti nekonsekvenca

 

    93-jara generalo Zhou Dongkui, eksestro de la Trejna Departemento de la Inĝeniera Instituto de la Ĝenerala Loĝistika Departemento de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, eniĝis en la vicojn de la revolucio en la jaro 1938. Li partoprenis sinsekve en la kontraŭjapana rezistmilito, la liberiga milito kaj la milito por rezisti al la usona agreso kaj helpi la Korean Popol-Demokratian Respublikon. Rememorante la jarojn dum militoj li kunŝovis la brovojn kaj ne povis sin reteni pugnigi la manojn. La Masakro far japanaj agresantoj en Nankino, la bombado en Chongqing, la bakteria milito... Parolante pri la malhumaneco kaj krueleco de la japanaj faŝistoj la maljunulo tre indignis: "Ili masakris sennombron da ĉinoj. Pri tio ni havas multe da nerefuteblaj pruvoj. Kial ili ne konfesas sian eraron? Ili estas nehomaj militaristoj. Se ili ne pentas pri sia peko, ilia nacio estos senespera!"

 


Germana eksĉefministro Brandt genuiĝis antaŭ la monumento por judaj viktimoj en Pollando en la jaro 1970.
 
    Zhou Dongkui diris, ke ĉiuj homoj eble faras eraron. Estas bone, se oni povas konfesi sian eraron kaj korekti ĝin. Germanoj povis genuiĝi, konfesi sian eraron kaj doni kompenson. Tio montras, ke Germanio estas esperoplena. Konfesi la pekon kaj peti pardonon estas tio, kion Japanio devas fari. 
 
    "Se iu lando ne volas introspekti la historion, ĝi certe reaperigos la historion." Joerg Wuttke diris, ke post la milito Usono postulis Germanion radikale introspekti la historion. Tio estas feliĉo de Germanio. 
 
    Introspekto por ke junaj generacioj memoru la historion 
 

Angela Dorothea Merkel en prelego en Tsinghua-Universitato la 8-an de julio 2014 
 
    En la dokumenta filmo estas sceno pri prelegado de la germana ĉefministro Angela Dorothea Merkel en Tsinghua-Universitato. Ŝi diris: "La historio estas klare videbla. Neniu povas kaŝi sian kulpon kaj deklari sin senkulpa. Ĉiu germano devas introspekti sian agon en la pasinteco. Germanio serioze rigardas la historion por ke la estontaj generacioj ne faru la samon." 
 
    La germana leĝo pri eduko klare difinis, ke la lernolibro pri la historio devas havi sufiĉe da enhavoj pri nazio kaj ke instruistoj devas profunde konigi al la lernantoj la regadon de nazio, bojkoti la dirojn pri beligo de la tria imperio kaj pri la masakro. 
 
    Ankaŭ Joerg Wuttke havas la saman opinion: "Ni devas komprenigi al la infanoj, ke la paco kaj kunekzistado ne estas haveblaj per pensado, ili estis gajnitaj per penado kaj bezonas longtempan konservadon." 
 
    Asai Motofumi elkore diris, ke Germanio multe penadis por atingi komunan konon pri la historio kun najbaraj landoj. Tio estas lerninda por Japanio. Japanio devas fari ĉiuflankan introspekton kaj esprimi sian sinceran partonpeton. La japana registaro devas ĉesigi falson de la lernolibroj pri la historio kaj redakti tiujn konformajn al ĝi. 
 
    Fari introspekton por ke la venontaj generacioj ĝuste konu la historion. Nur se la pacamaj homoj de la tuta mondo kune penados, justeco certe venkos malbonon. 
 
Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio