Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Rizhao-a E-Asocio celebris sian 30-jariĝon
2015-07-20

 

    Matene de la 12-a de julio la Rizhao-a E-Asocio en la provinco Shandong, orienta Ĉinio, okazigis kunvenon de sia 5-a konsilantaro kaj celebris la 30-jariĝon de la asocio. Pli ol 30 personoj ĉeestis la kunvenon.

 

 

    La kunvenon prezidis Yu Changlin, ĝenerala sekretario de la asocio, ĝia prezidanto Li Yuansheng faris retrorigardon kaj resumon al la pasinta laboro de la asocio. Intertempe, oni voĉdonis por la nova estraro de la asocio. Yu Changlin estis elektita kiel nova prezidanto de la asocio, Xu Meifang kaj aliaj 6 personoj kiel ĝiaj vicprezidantoj, kaj Chen Ying servas kiel ĝia ĝenerala sekretario.

 

    En la kunveno okazis laboro-transdona ceremonio de la nova kaj malnova estraroj. Nova ĝenerala sekretario Chen Ying prezentis la planon pri la estonta laboro en la nomo de la 5-a konsilantaro de la asocio; honora prezidanto Li Naixue alte taksis la laboron de la pasinta teamo kaj elmetis postulojn al la nova: unuiĝu, kunlaboru, plilevu la nivelon de Esperanto, akcelu interŝanĝojn por lernado; klopodu per Esperanto por prospero kaj disvolvo de la urbo Rizhao. La kunveno finiĝis en agrabla melodio kaj amika atmosfero harmonia. Finfine kunfotiĝis la partoprenantoj.

 

    La publika kanalo de Rizhao-TV, Huanghai Chenbao sub la ĵurnalo Rizhao kaj aliaj amaskomunikiloj faris raporton pri la evento.

 

(el la Rizhao-a E-Asocio)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio