Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pintkunveno en Ufa gvidas novan disvolvadon de ŜKO
2015-07-13

 

    La 9an kaj la 10an de julio okazis en Ufa, Rusio, la 15a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

 

    En la pasintaj 14 jaroj de post la fondiĝo de ŜKO, ĝiaj membrolandoj starigis la komunumon de komuna sorto kaj tiun de interesoj. Sekureca kaj ekonomia kunlaboro kiel du "radoj" de la organizo estas interkompletigaj kaj nedisigeblaj.

 

    La pintkunveno atingis kelkajn gravajn rezultojn. La ŝtatestroj subskribis Interkonsenton de Membrolandoj de ŜKO pri Landlima Kunlaboro, aprobis Skizon de Membrolandoj de ŜKO pri Komuna Batalo kontraŭ Terorismo, Separatismo kaj Ekstremismo 2016-2018, ellaboris projekton de Kunvencio de ŜKO pri Batalo kontraŭ Ekstremismo, kaj publikigis Deklaron de Ŝtatestroj de ŜKO pri Traktado de Narkotaĵoj.

 

    Konstruado de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, proponita de Ĉinio, frontas al la tuta Eŭrazio kaj tuŝas la ses membrolandojn de ŜKO. Ĝi antaŭenpuŝas integriĝon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj la eŭrazia ekonomia unio gvidita de Rusio, aldonas novan enhavon al disvolvado de la organizo, kaj akcelas ekonomian kaj komercan kunlaboron inter membrolandoj de la organizo.

 

    La spektaklo en la pintkunveno estas komenciĝo de la proceduro de oficiala membriĝo de la du observantolandoj Barato kaj Pakistano al ŜKO. Tio signas ekspansion de la organizo kaj montras ĝian apertecon.

 

    Dum la pintkunveno la ŝtatestroj aprobis ankaŭ la Disvolvan Strategion de ŜKO por la Jaro 2025. La strategio klare bildigas la perspektivon de ŜKO en la venontaj dek jaroj. Profitante de la pintkunveno, ŜKO, la platformo de multflanka kunlaboro kun internacia influo, akiros novajn trarompojn en kunlaboro en la kampoj de sekureco, ekomonio kaj komerco kaj interhomaj interŝanĝoj, kaj surpaŝos novan ŝtupon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio