Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La antikva urbo Fenikso pompe lumigita
2015-07-13

La antikva urbo Fenikso ĉe la rivero Tuojiang en nokto (Foto de Long Hongtao, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 
    La antikva urbo Fenghuang aŭ Fenikso situas en sudokcidenta parto de Hunan-provinco kaj dorse al monto simila al fenikso disetendanta siajn flugilojn, kaj pro tio la urbo portas la nomon Fenikso. Tie vivas ĉefe la minoritatoj Miaŭ kaj Tuĝjia. En la antikva urbo kun longa historio belas pejzaĝoj kaj multas historiaj vidindaĵoj. Tie troviĝas antikva turo, antikvaj kortoj de la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911), palafitoj konstruitaj laŭlonge de la rivero Tuojiang kiu kviete fluas sub ili. En la urbo ne nur belas pejzaĝoj, sed ankaŭ ĉarmas folkloraĵoj de nacimalplimultoj en densaj koloroj. 
 
    La projekto pri iluminado de la antikva urbo Fenikso kaj de la rivero Tuojiang en nokto estis oficiale inaŭgurita en 2011, kaj ekde 2015 la loka registaro lanĉis la konstruadon por pligrandigi la iluminatajn urbopartojn celante plibeligi la noktajn pejzaĝojn.


1   2   3   4    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio