Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj gepatroj kultivas legomojn en la universitato Yale
2015-07-10


Legom-ĝardeno en Yale

 

    Dum la pasintaj dek jaroj draste multiĝis ĉinaj studentoj en la universitato Yale, kaj en ĝia angulo aperis legom-ĝardeno.

 

    Gepatroj de tiuj studentoj venis al Usono por akompani siajn gefilojn. Ili venas el diversaj lokoj de Ĉinio sed havas la saman hobion, t. e. kultivado de legomoj. Kiam la studentoj studas en la universitato, iliaj gepatroj ekkonas unu la alian en la legom-ĝardeno, fariĝas geamikoj kaj ankaŭ povas manĝi freŝajn legomojn. Yale esprimis subtenon al tiu agado kaj liveris sterkaĵojn al la gepatroj.

 

    Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj, tiuj gepatroj venas de malsamaj urboj kaj vilaĝoj, sed multaj el ili eklernis kultivi legomojn nur post kiam ili ekloĝis en Usono. S-ino Zhang el Pekino, kies filino studas en la medicina instituto de Yale, neniam antaŭe spertis kamparan laboron. Nuntempe, ŝi ĉiutage laboras sub la blua ĉielo por rikolti freŝajn legomojn ne aĉeteblajn en bazaro. La kultivado ne nur estas utila kiel korpa ekzerco, sed ankaŭ por amikiĝo kun gepatroj de aliaj ĉinaj studentoj en Yale.

 

    La Yale-ĝardeno pli kaj pli grandiĝas kaj altiras atenton de usonaj amaskomunikiloj kaj ordinaraj usonanoj, kaj ricevas laŭdon de la usonaj retumantoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio