Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Muntita la unua grandrapida trajno eksportota de Ĉinio al Eŭropo
2015-07-08

 

    La 8-an de julio la unua grandrapida trajno eksportota de Ĉinio al Eŭropo estis muntita en la Zhuzhou-a Korporacio de Elektra Lokomotivo. La trajno estas en la koloroj ruĝa kaj flava, tiuj de la nacia flago de Makedonio. Ĝi aspetas kiel flua nomkarto de la lando.

 

    La respondeculo de la korporacio diris, ke en junio de 2014 la korporacio subskribis kun Makedonio kontrakton pri 6 trajnoj. Tiu trajno estos funkcigita ĉi-jare. Ĝi servos sur la fervojo kun longo de 215 kilometroj de Tabanovce ĉe landlimo inter Makedonio kaj Serbio ĝis Gevgelija ĉe landlimo inter la lando kaj Grekio, transpasante Skopje, ĉefurbon de Makedonio. Tiu linio estas grava parto de la 10-a koridoro de la eŭropa fervojo. Ĝi sur sin prenis 80% da transportado en Makedonio. La funkciigo de la trajno multe levos pasaĝer-transportan kapablon de la linio kaj ankaŭ komfortecon por la pasaĝeroj.

 

    Tio estas la unua projekto de grandrapida trajno eksportita de Ĉinio al Eŭropo, kaj ankaŭ tiu de la komercado de Ĉinio pri grandrapida trajno konforma al la normo de la interliga specifiko de la eŭropa fervojo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio