Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis rekta flugo inter Chengdu kaj Maŭricio
2015-07-07

 

    La 7an de julio malfermiĝs rekta kaj regula flugo inter la ĉina urbo Chengdu kaj Maŭricio. Je 7:40 matene en tiu tago la unua vicĉefministro de Maŭricio Charles Gaetan Xavier Luc Duval aviadile atingis la shuangliu-an internacian flughavenon de Chengdu per la unua rekta flugo inter la du lokoj por vizito al la provinco Sichuan. La rekta flugo bezonas naŭ horojn. Pro malfermo de la rekta flugo, la vojaĝo estas pli rapida ol la antaŭa tra Hongkongo aŭ Mez-Oriento, kaj estas pli facilaj vizitoj kaj komercoj inter la du lokoj.

 

 

    En febraro jam ekfunkciis la rekta flugo inter la du lokoj, tamen regula flugo estas la komuna deziro de la du flankoj. La 7an de julio estas la unua flugo rekta kaj regula de Chengdu al Afriko, kaj la unua flugo de okcidenta Ĉinio al Afriko. Tial Chengdu fariĝis la kvara urbo, kiu havas rektan flugon al Maŭricio, post Pekino, Ŝanhajo kaj Hongkongo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio