Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Pekino la 1-a Kongreso de Ĉinaj Elmigrintoj kaj Komercistoj en la Mondo
2015-07-07

    Por helpi al ĉinaj elmigrintoj kaj ĉinaj komercistoj fari entreprenadon sub la strategio "Unu zono kaj unu vojo" la 6-an de julio inaŭguriĝis en Pekino, Ĉinio, la 1-a Kongreso de Ĉinaj Elmigrintoj kaj Komercistoj en la Mondo. En la inaŭguro partoprenis 450 reprezentantoj de la elmigrintaj ĉinoj el pli ol 80 landoj kaj regionoj. Qiu Yuanping, direktoro de la Oficejo pri Transmaraj Ĉinoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, alte taksis la grandan kontribuon far ĉinaj elmigrintoj kaj komercistoj en aliaj landoj en la flankoj de akcelo de la soci-ekonomia progreso de Ĉinio kaj en la landoj al kiuj ili enmigris, kaj de antaŭenigo de la amikecaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

 

 

    Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, intervidiĝis kun la reprezentantoj posttagmeze de la sama tago, kaj laŭvice manpremis kun ili kaj kune fotiĝis.

 

    La kongreso estas organizita de la oficejo pri transmaraj ĉinoj kun la temo "Kunigi la ĉindevenajn komercistojn de la tuta mondo por kune realigi la ĉinan revon". Ĝi daŭras 2 tagojn kun la programeroj de pinta forumo kaj fakaj kunsidoj. Post la kongreso la reprezentantoj dividiĝos en ses grupojn kaj vizitos malsamajn provincojn kaj urbojn por vidi diversajn partojn de Ĉinio, serĉi ŝancojn por kunlaboro kaj helpi la lokajn ekonomian kaj socian disvolviĝojn.

 

    La unuafoja kongreso estas granda kunveno de la ĉinaj elmigrintoj el la industria kaj komerca rondoj, kun alta nivelo kaj vasta influo en la koncernaj kampoj. La kongreso pozitive influos al la kunaga mekanismo inter la organizoj de ĉinaj komercistoj en la tuta mondo. Ĝi ankaŭ helpos al organizoj de ĉindevenaj komercistoj, iliaj fakaj asocioj kaj individuaj komercistoj dividi la rezultojn de la disvolviĝo de Ĉinio. Tion ili povos atingi informiĝante pri la gravaj strategioj de la lando, kiel ekzemple aktivadoj de "Unu zono kaj unu vojo" kaj la strategio pri kreiv-motora evoluo, kaj partoprenante en ili.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio