Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kunsido celebre al la 128-a datreveno de la publikiĝo de la Unua Libro
2015-07-06

 

    Posttagmeze de la 4-a de julio, en la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio, okazis kunsido celebre al la 128-a datreveno de la publikiĝo de la Unua Libro. Pli ol 30 gesamideanoj el la urboj Shenyang, Fushun, Tieling kaj aliaj partoprenis en la kunsido. Liu Weijie, vicĝenerala sekretario de la Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj membro de la Universala Esperanto-Asocio, retrorigardis la publikiĝon de la Unua Libro kaj la disvolviĝon de Esperanto dum pli ol cent jaroj. Li ankaŭ parolis pri la 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Lillo kaj ĝiaj programeroj. Post lia prelego okazis kvizo pri Esperantaj scioj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio