Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Junulo englutis 62 kolbasbulkojn en 10 minutoj
2015-07-06

 

    La 4an de julio en la insulo Coney de Nov-Jorko, Usono okazis kolbasbulko-manĝa konkurso por festi la Sendependan Tagon de Usono.

 

 

    Ĉi-jare 23-jara Matt Stonie triumfis per engluto de 62 kolbasbulkoj en dek minutoj. Antaŭ tio Joey Chestnut el Kalifornio konservis la ĉampionecon de la vira grupo en sinsekvaj ok jaroj.

 

    Tamen, en tiu konkurso en Suddakto de Usono en la jaro 2014, 47-jara usonano Walter Eagle Tail estis glutŝtopita de kolbasbulko, kaj li poste mortis en hospitalo. Tial la konkursantoj devas sin gardi.

 

    Japandevena virino Miki Sudo ĉampioniĝis en la virina grupo per engluto de 38 kolbasbulkoj en dek minutoj. Ŝi unuafoje akiris la ĉampionecon en la lastjara konkurso. La virina rekordo de 45 kolbasbulkoj estis starigita de Sonya Thomas en la jaro 2012. Ĉi-jare ŝi okupis la duan lokon per la manĝo de 31 kolbasbulkoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio