Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri ĉinaj urboj enlistigitaj kiel plej rapide kreskantaj turismaj cellokoj
2015-07-01


Butiko ĉe strato de restoracietoj en Chengdu

 

    La 30an de junio la plej freŝa indico de MasterCard pri mondaj turismaj urboj montras, ke inter la jaroj 2009 kaj 2015 grandskale kreskis la nombro de internaciaj turistoj akceptitaj en tri ĉinaj urboj Chengdu, Xi'an kaj Tajpeo, kaj tiuj tri urboj okupas respektive la duan, la sesan kaj la sepan lokojn en la listo de plej rapide kreskantaj turismaj cellokoj. La indico ankaŭ prognozas, ke dum la kresko de la nombro de eksterlandaj vojaĝantoj el Ĉinio forte kreskigas la mondan turisman merkaton, ĉi-jare la plej antaŭaj dek ĉinaj turismaj lokoj akceptos 21 milionojn da fremdlandanoj/fojoj.

 

    La indico montras, ke Hongkongo de Ĉinio, ĝiaj Tajpeo kaj Ŝanhajo okupas respektive la 10an, la 16an kaj la 17an lokojn en la listo de la 20 ĉinaj urboj kaj regionoj plej multe vizitataj de alilandanoj. La donitaĵoj publikigitaj de la Ĉina Turisma Esplor-Instituto sub la Ĉina Turisma Administracio montras, ke en la pasinta jaro la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al fremdaj landoj kalkuliĝis al 107 milionoj, kaj laŭ prognozo, ĉi-jare la nombro atingos 135 milionojn.

 

    La indico de MasterCard prezentas striktajn rilatojn inter la plej gravaj 132 urboj de la mondo. La ĉi-jara esploro tuŝas 13 ĉefajn ĉinajn turismajn urbojn, kaj Ĉinio fariĝis la lando kun plej multaj enlistigitaj urboj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio