Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio submetis dokumenton pri memintencataj kontribuoj por pritraktado de klimata ŝanĝo
2015-07-01

 

    La 30an de junio Ĉinio submetis dokumenton Fortigo de Pritraktado de Klimata Ŝanĝo -- Memintencataj Kontribuoj de Ĉinio al la sekretariejo por la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo. Kunveno de partioj de la konvencio petas ĉiujn partiojn submeti siajn dokumentojn pri siaj memintencataj kontribuoj kiel eble plej frue antaŭ la pariza konferenco.

 

    La ĉina dokumento inkluzivas:

 

    Unue, rezultoj: En la jaro 2014, emisiado de karbona dioksido po unuo de malneta enlanda produkto estis je 33,8% pli malmulta ol tiu en la jaro 2005, la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingis 11,2%, arbara areo pliiĝis je 21,6 milionoj da hektaroj ol tiu en la jaro 2005, kaj arbara rezervokvanto -- je 2,188 miliardoj da kubmetroj ol tiu en la jaro 2005.

 

    Due, agadceloj: Ĉinio difinis la agadcelojn por la jaro 2030: emisiado de karbona dioksido atingos la pinton antaŭ la jaro 2030; emisiado de karbona dioksido po unuo de malneta enlanda produkto malkreskos je 60-65% ol tiu en la jaro 2005, la proporcio de nefosiliaj fueloj en la konsumo de primaraj energioj atingos 20%, kaj arbara rezervokvanto kreskos je 4,5 miliardoj da kubmetroj ol tiu en la jaro 2005.

 

    Trie, politikoj kaj rimedoj por la celoj: Surbaze de alprenitaj agoj Ĉinio klopodos en 15 flankoj, ekzemple ŝtata strategio, regiona strategio, energi-sistemo, industria sistemo, konstruo kaj transporto.

 

    Kvare, starpunkto por la intertraktado pri interkonsento en la kuranta jaro: La intertraktado devas esti okazigita sub la konvencio, kaj celas pliigi ampleksecon, efikecon kaj daŭrigon de la konvencio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio