Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri kandidatoj por la posteno de UEA-direktoro
2015-06-26

 

    En februaro 2015, la Estraro de UEA anoncis konkurson por la posteno de Ĝenerala Direktoro, celante trovi posteulon por Osmo Buller post lia emeritiĝo en la unuaj monatoj de 2016. La limdato por kandidatiĝoj estis la 31-a de majo.

 

    Ĝis la limdato venis ses kandidatiĝoj. Post pluretapa diskutado, la Estraro decidis inviti tri el la kandidatoj al persona intervjuo en Lillo, la 24-an de julio, unu tagon antaŭ la komenco de la 100-a Universala Kongreso.

 

    La tri kandidatoj invititaj al intervjuo estas Konrad Andrzejuk el Pollando, Veronika Poór el Hungario kaj Nikola Rašić el Nederlando.

 

    – Ni estas kontentaj fronti elekton inter pluraj interesaj kaj kapablaj kandidatoj, komentis d-ro Mark Fettes, Prezidanto de UEA.

 

    – La intervjuoj donos okazon por pli fundaj diskutoj pri la direktoj, prioritatoj kaj kondiĉoj de la laboro. Ni serĉas homon, kiu povas gardi la plej gravajn tradiciojn kaj trajtojn de UEA, sed ankaŭ kungvidi procezon de renovigo kaj modernigo.

 

(gazetara komuniko de UEA)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio