Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Klasifika traktado de rubaĵoj en la kamparo
2015-06-24

    La urbo Jinhua kuŝas en la centro de la provinco Zhejiang en sudorienta Ĉinio. Ĝi estas historia kaj kultura urbo kaj havas ankaŭ belajn pejzaĝojn. La urbo tre taŭgas por loĝado.

 

    Neatendite, ke la traktado de rubaĵoj en la kamparo fariĝis la kriterio por juĝi la ekologian civilizacion de la urbo.

 

    Ĉiutage Jinhua produktas 900 tunojn da rubaĵoj. 60% de ili venas de la kamparo, kaj la kvanto kreskas je 15% ĉiujare. En majo 2014 la urbo trovis novan rimedon por solvi la problemon pri klasifika traktado de rubaĵoj en la kamparo.

 

    Ĉirkaŭ 70% da kamparaj rubaĵoj estas putremaj. Tial oni adoptis simplan rimedon por distingi putremajn kaj neputremajn rubaĵojn. La putremaj estas kompoŝtigitaj, kaj la neputremaj estas transportitaj aliloken.

 

 

    Antaŭ ĉiu domo troviĝas verda rubujo kun du ujoj interne. La putremaj rubaĵoj estas enmetitaj en la verdan ujon, kaj la neputremaj en la grizan. Jinhua komencis la "verdan revolucion" kun rubujo kiel la marko.

 

    Kompoŝtigo estas grava parto. Estas du rimedoj, sunenergia kompoŝtigo kaj maŝina kompoŝtigo. Jinhua aplikas la lastan.

 

    La distrikto Jindong komencis provi klasifikadon de rubaĵoj. Tie troviĝas sunenergia kompoŝtiga stacio.

 

    Estas valore, ke leviĝis la konscio pri la klasifikado de rubaĵoj. Lokanoj profitas de la klasifikado. S-ino Liu Aifen diris, ke antaŭ la forĵeto ŝi ĉiam pripensas, en kiun ujon ŝi devus ŝuti la rubaĵojn.

 

 

    La procezo de la klasifikado de rubaĵoj iras tiel, ke la klasifikadon faras unue ĉiuj familioj kaj due rubistoj, kaj sekve vilaĝo amasigas la rubaĵojn kaj transportas ilin al sunenergia traktejo. La rubo fariĝas organika sterko por lokaj fruktarboj, floroj kaj arbidoj.

 

    Por certigi la daŭripovan traktadon, en la jaro 2014 Jinhua publikigis la dokumenton "opinioj pri klasifika traktado kaj utiligo de rubaĵoj en la kamparo", postulante, ke antaŭ la fino de la jaro 2016 klasifika traktado de rubaĵoj estu efektivigita en ĉiuj vilaĝoj de la urbo.

 

    Sur tiu bazo Jinhua kolektis bezonatajn kapitalojn el diversaj kanaloj. La urbo starigis modelon de "financado sub la gvidado de la registaro, kun la partopreno de la socio kaj kun vilaĝanoj kiel la ĉefa korpo", kaj tiel garantiis financajn rimedojn por klasifika traktado de rubaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio