Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Studentoj en Hongkongo ĝuis la tradician kulturon de Ĉinio
2015-06-18

    La 17-an de junio pli ol cent studentoj el hongkongaj universitatoj, inkluzive de la Universitato de Hongkongo, la Ĉinlingva Universitato de Hongkongo kaj aliaj superaj lernejoj, venis al Maliandao, fama strato de te-butikoj en Pekino. Ili estis elstaraj studentoj de la studenta federacio Futura Stelo, kiuj partoprenas en la interŝanĝ-programo "Vojaĝo de la tradicia kulturo de Ĉinio". La studentoj lernis kiel sekigi te-foliojn kaj spektis prezentadon de te-arto, kaj la proksimiĝo al la te-kulturo igis ilin plene koni la riĉan kulturon de la ĉina teo.

 


Hongkongaj studentoj lernas kiel uzi la "longbekan te-kruon". (Fotita de Xu Ye)
 


Hongkongaj studentoj lernas kiel uzi la "longbekan te-kruon". (Fotita de Xu Ye)
 


Hongkongaj studentoj lernas kiel uzi la "longbekan te-kruon". (Fotita de Xu Ye)

 

    Laŭ la konigo, ĉi-jare estas la 10-jara jubileo de la stariĝo de la studenta federacio Futura Stelo. Pro tio Pekino kaj Hongkongo kune preparas plurajn aranĝojn por venigi hongkongajn studentojn koni la situacion de sia propra lando kaj ĝui la etoson de la tradicia kulturo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio