Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Steriligo por moskitoj
2015-06-18

Marde kaj vendrede, se vetero taŭgas, sciencistoj de la esplorcentro liberigas moksitojn sur la insulo. Centoj da viraj moskitoj disflugas el la kaĝo. Se ĉio iros glate, ili pariĝos kun sovaĝaj inaj moskitoj en la sekva semajno. La celo estas mortigi moksitojn.

 

    Tio estas milito inter moskitoj.

 

    La 9an de junio sur la insulo Shazai en Kantono centoj da viraj moskitoj de la speco Aedes albopictus disflugis el kaĝo. En la sekva semajno ili pariĝis kun sovaĝaj inaj moskitoj. Tamen la ovoj naskitaj de la inaj moskitoj mortas antaŭ maturiĝo.

 

    La bakterio Wolbachia, donita al la korpoj de viraj moskitoj, mortigas ovojn dum frua embriiĝo.

 

    Esplorcentro de Regado kontraŭ Tropikaj Malsanoj kaj Insektoj, kunfondita de la Universitato Sun Yat-sen kaj Miĉigana Ŝtata Universitato, malpliigas la moskitojn de la speco Aedes albopictus je 90% per tiu rimedo sur la insulo Shazai.

 

    La batalo celas rezisti al dengo.

 

    Laŭ statistikoj de la Monda Organizaĵo por la Sano, ĉiujare 500 miloj da homoj en la mondo suferas de dengo, kaj interalie 2,5% de la infektitoj mortas. Troviĝas nek efika medikamento nek vakcino. La ĉefaj perantoj de dengo estas la moskitoj Aedes, inkluzive de Aedes aegypti kaj Aedes albopictus, kaj la lasta estas vaste trovebla en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio