Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Martine en Pekino
2015-06-17

de Xiao Huoli

 

    Martine, franca esperantistino, portante la fortan volon koni Ĉinion, finis sian unu-monatan vojaĝon en la lando. Ŝi estis ĝoje akceptata de ĉinaj esperantistoj: en majo ŝi partoprenis en la 67-a IFEF-kongreso en Kunming de Yunnan-provinco, suda Ĉinio, kaj en junio ŝi venis al Pekino. Dum sia restado en Pekino, Martine vizitis multajn vidindaĵojn akompanate de membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA).

 

    Antaŭ ol reveni al Francio, Martine vizitis la Esperanto-kursojn okazantajn en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, tie ŝi prelegis pri siaj hejmoloko kaj ĉi-foja vojaĝo en Ĉinio. Ŝi tre ĝojis pro la kontentiga vojaĝo en kiu dumtempe ŝi estis varme gastigita, precipe multe prizorgita de PEA. Inter pluraj urboj en Ĉinio ŝi plej longe restis en Pekino kaj plej multloke turismis tie. Kun dankemo al pekinaj esperantistoj, ŝi diris, ke ŝi nepre skribos aŭ prelegos pri siaj spertoj, diskonigante al esperantistoj kaj aliaj konatoj pri la bela vojaĝo, pri la gastigemaj ĉinoj kaj pri la progresoj kiujn Ĉinio atingis. Ĉio ĉi tio certe pliigos la amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Francio. Fine ŝi invitis pekinajn esperantistojn vojaĝi al Francio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio