Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĵurnalistoj vizitis la Esperanto-Muzeon en Shandong por intervjui pri protektado de la kulturaj heredaĵoj
2015-06-16

Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao

 


La prezento de s-ro Hu Xiaolin vekis grandan intereson de la ĵurnalistoj.

 

    En la 15-a de junio pli ol 30 ĵurnalistoj el 20 gazetoj, ĵurnaloj kaj retejoj de Ĉinio vizitis la Esperanto-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.

 


En la Esperanto-muzeo

 

    En la nomo de ĵurnalista grupo el la tuta lando por "Vojaĝo al Shandong por Protekti Kulturajn Heredaĵojn", oni celas pere de tiu ĉi vizito diskonigi la protektadon de kulturaj restaĵoj en la provinco Shandong. En la Esperanto-muzeo s-ro Hu Xiaolin, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj estro de la universitato, prezentis al la ĵurnalistoj la Esperanto-Muzeon kaj ĝia rolon en la Esperanto-movado, kio vekis grandan intereson de la ĵurnalistoj.

 


S-ro Hu Xiaolin diskonigas eksponaĵojn de la muzeo.

 

    Nun la Esperanto-Muzeo estas fame konata en Ĉinio pro la protektado de la esperanta kulturo. En la unuafoja enketo de Ĉinio pri materiaj kulturaj restaĵoj 1 828 esperantaĵoj de la Esperanto-muzeo estis registritaj kiel kulturaj restaĵoj de la lando.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio