Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉielarke bela kavo en Guilin, Ĉinio
2015-06-16

Pejzaĝoj en la kavo "Ludi" en Guilin (el www.mirror.co.uk)
 
    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Mirror en la 14-a de junio, la 53-jara usona fotisto Scott Graham eniris en la kavon "Ludi" en la urbo Guilin, sudokcidenta Ĉinio, kaj kaptis belegajn fotojn kiuj konservas la multkolorecon de la kavo. "Ludi" ĉinlingve signifas ŝalmon, kaj la kavo ricevis tiu ĉi nomon pro la fragmitoj kies formo similas al ŝalmo, kreskantaj proksime de la enirejo de la kavo. Ĝi estas sub la tero je 240 metroj kaj formiĝis antaŭ 180 milionoj da jaroj.
 
    Scott Graham diris: "La pejzaĝo en la kavo estas mirinda, ĉi tie estas alta plafono kaj sin trovas stalaktitoj kaj stalagmitoj malnovaj je kelkaj milionoj da jaroj. Oni tre bone aranĝis la lampojn en la kavo tiel ke pro la plej diversaj koloroj oni povas havi paradizan ĝuon por la okuloj. La subtera lago estas tre paca, tiel klara kiel spegulo. Mi vizitis multajn kavojn, sed la kavo 'Ludi' estas la plej mirinda."
 
    La kavo situas nordokcidente de la urbo Guilin, kaj la tuta turismejo distancas de la urbocentro je 5 kilometroj. Ĝi estas vidindejo kies ĉefa allogo estas vizito al la kavo sed oni povas ankaŭ ĝui la rigardadon de la ĉirkaŭa kamparo. En novembro 1982 ĝi fariĝis unu el la unuaj tutlande gravaj turismejoj aprobitaj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ rekomendita de la Monda Turisma Organizo kiel "la plej bela turismejo de la mondo".


1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio