Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jesper Jacobsen gvidos IKU en Lillo
2015-06-15

 

    D-ro Jesper Lykke Bannier-Jacobsen estas nomumita de la Estraro de UEA kiel la rektoro de la 68-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato, kiu okazos kadre de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en la franca urbo Lillo.

 

    D-ro Jacobsen, dandevena fizikisto, estas profesoro ĉe la Universitato Pierre kaj Marie Curie en Parizo. Krom kiel rektoro de IKU, li kunlaboras por la 100-a UK kiel membro de la Loka Kongresa Komitato pri tradukado. Li estis ankaŭ kunlaboranto pri fiziko por Plena Ilustrita Vortaro.

 

    La ĉi-jara IKU proponos dek prelegojn anstataŭ naŭ kiel kutime. La prelegoj estis jam pli frue elektitaj de la Estraro de UEA laŭ la propono de la Komisiono pri IKU. Iliaj resumoj estas legeblaj en la retejo de IKU.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio