Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tajlanda hotelo vendas elefant-fekan kafon
2015-06-12

 

    Fremdlanda mediato raportis, ke en la fora regiono Chiang Saen de Tajlando la plej bonaj kafgrajnoj estas elektitaj el elefanta fekaĵo.

 

    44-jara Blake Dinkin estas la kreinto de la marko de nigrebura kafo tie. Li elektas kafgrajnojn el elefanta fekaĵo, kaj produktas la plej bonan kafon. Nun luksa tajlanda hotelo Anantara liveras tiun kafon al siaj klientoj.

 

    Por akiri unu kilogramon da altkvalita kafgrajno, oni devas manĝigi al elefanto 33 kilogramojn da kafgrajnoj. Rareco estas la grava faktoro de la kafo. En la jaro 2015 Dinkin sukcese rikoltis tri fojojn bonkvalitajn kafgrajnojn, tamen la totala kvanto estis nur 150 kilogramoj.

 

    Unu taso da tia kafo vendiĝas kontraŭ 13 usonaj dolaroj. Kvankam la prezo estas tre alta, tamen al la kafo ne mankas klientoj. Ĝi baldaŭ estos aĉetebla en Parizo, Zuriko, Kopenhago kaj Moskvo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio