Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio engaĝas sin en la ekonomia kunlaboro de la projekto SGM
2015-06-12


La 5-a Pintkonferenco de Ekonomia Kunlaboro de SGM en 2014

 

    Matene de la 11-a de junio en la urbo Kunming, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, okazis la 7-a Forumo de Ekonomia Koridoro de la Subregiono Granda Mekongo (SGM), kies temo estis: "Per praktika kunlaboro alfronti la estontecon". La forumo celas plenumi la rezulton de la 5-a Pintkonferenco de Ekonomia Kunlaboro de SGM en 2014 kaj solvi la problemojn alfrontatajn de la lokaj registaroj kaj entreprenoj, kiuj partoprenas en la subregiona ekonomia kunlaboro.

 

    SGM estas evoluiga projekto planata de la Azia Disvolva Banko en 1992 kun la landoj borde de la rivero Mekongo: Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro, Tajlando, Vjetnamio kaj Ĉinio. Ĝi celas multigi la ekonomiajn rilatojn inter la 6 landoj por ke oni plifortigu la konkurenc-kapablon de la regiono kaj antaŭenpuŝu ĝian disolviĝon ekonomian kaj socian. Dum pli ol 20 jaroj pasintaj, la projekto SGM jam faris grandan kontribuon al la ekonomia kresko kaj malmultigo de malriĉeco en tiu ĉi regiono.

 

    James Lynch, direktoro de la Sudazia Kunlabora Departemento de la Azia Disvolva Banko, diris, ke Ĉinio estas grava membro de SGM. La lando donas gravan subtenon kaj aktive engaĝas sin en la ekonomia kunlaboro per investaj projektoj, servoj de teknologioj kaj sistemoj, kaj necesaj resursoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio