Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lasao de Tibeto (I)
2015-06-11


    Lasao estis iam nomata "RASA". "Lasao" signifas en la tibeta lingvo "jes", kiel humila respondo kun aludo, ke oni nur bezonas esti obeema al Budho. Tio estas urbo kun miljara religia kulturo. Tieaj homoj kaj aferoj havas la unikecon de izolo for de la ekstera mondo. 

 

    Lasao sur altebenaĵo estas konata kiel "urbo de sunradioj" kun malmulte da pluvo, kun la klimato vintre ne tro malvarma kaj somere ne tro varma. La aero tie estas freŝa, nek tro humida nek tro seka. Tie mi renkontis apenaŭ turistojn. Mi antaŭvidis renkonti multe da studentoj dum la somera feriado, sed fakte estis tre malmulte.

 

    Lasao estas taŭga por malrapida irado. Ni ellitiĝis ĉiutage nur post la natura vekiĝo. Senhaste, ni marŝis paŝon post paŝo sur vojoj por turnado de la Rado de Preĝo, unu post alia. Se tio plaĉas al vi, mi rekomendu al vi du lokojn taŭgajn por malrapida irado, krom tiuj famaj temploj.

     1   2   3   4   5   6   7   8   9    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio