Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Universitatanoj faris grafitiojn por diskonigi la Mondan Median Tagon
2015-06-04

 

 

    La 3an de junio lernantoj de la Universitato de Okcidenta Anhui faris grafitiojn por veki konscion de la publiko pri mediprotekto.

 

    La 5a de junio estos la 44a Monda Media Tago, kaj la ĉina temo ĉi-jare estas praktiki verdan vivon.

 

    En la 5a de junio 1972 en Stokholmo okazis Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homa Medio. Ĝi adoptis la Deklaron pri Homa Medio, kaj difinis, ke la 5a de junio ĉiujare estas la Monda Media Tago. En oktobro samjare la 27a sesio de Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj akceptis la proponon en rezolucio. La Monda Media Tago reflektas la komprenon kaj sintenon de ĉiuj popoloj de la mondo, kaj esprimas la deziron kaj serĉadon de la homaro pri bona medio.

 

    Ekde la 5a de junio 1985 Ĉinio komencis organizi aktivaĵojn por memorfesti la tagon kun la temo de juna loĝantaro kaj medio. Poste ĉiuj lokoj de la tuta lando okazigas aktivaĵojn en tiu tago ĉiujare.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio