Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Turisma trajno al Xinjiang
2015-06-03


Vizitantino dancas kun lokaj dancistoj sur la placo antaŭ la fervoja stacidomo de Turpan.

 

    La 2an de junio turisma trajno kun pli 400 vojaĝantoj atingis la stacidomon de Turpan en Xinjiang. La trajno nomata "Silka Vojo, Okcidenta Legendo" veturis el Pekino en la 28a de majo. Ĝi kuris okcidenten ĝis Turpan. Tio estis la unua turisma trajno al Xinjiang en la ĉi-jara somero. La itinero kunligas multajn turismajn lokojn sur la Silka Vojo en Xinjiang-sekcio, ekzemple Turpan, Vinberan Valon, Tianchi, Yining, Sayram-lago kaj Horgos.

 

    La xinjiang-a fervoja departemento okazigis turisman diskonigon en Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou kaj Kantono, kaj kunlaboras kun turismaj kompanioj por disvastigi la novan servon de "fervoja vojaĝo al Xinjiang".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio