Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekvalidiĝis fumad-regado en Pekino
2015-06-01

 

    La 1-an de junio ekvalidiĝis en Pekino Regularo de Fumad-Regado. La nova regularo difinas, ke fumado estas malpermesata en la publikaj lokoj de Pekino kaj ene de laborejoj kaj publikaj veturiloj; ankaŭ al eksterdoma fumado estas multaj limigoj, ekzemple estas malpermesata fumado dum vicatendo. Al la malobservintoj estos aplikitaj monpuno, maksimume 200 kaj 10 000 juanoj respektive al ĉiu individuo kaj organizo.

 

    Sun Kanglin, vicdirektoro de la konstanta komitato de la Pekina Popola Kongreso, konigis, ke ekde la jaro 1997 Pekino enketas pri fumado de konstantaj loĝantoj en la aĝo de pli ol 15 jaroj en ĉiu tria jaro. En la jaro 1997 la kvanto de fumantoj kalkuliĝis al 34,5%, kaj en la jaro 2014 -- 23,4%. La kvanto ĉiujare malkreskis, tamen pro grandiĝo de la urbo kaj kresko de la konstanta loĝantaro, la nombro de fumantoj restas granda kaj kalkuliĝas al kvar milionoj. Li diris, ke atingi la celon de sentabaka Pekino estas malfacile, kaj oni devas penadi plu.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio