Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sunenergia aviadilo transflugos Pacifikon
2015-06-01

 

    Matene de la 31a de majo en la internacia flughaveno Lukou de Nankino startis la plej granda sunenergia aviadilo Suna Impulso II por sia plej malfacila flugo super Pacifiko. Ĝi atingos Havajon en la alia flanko de la oceano.

 

    Tio estas la plej defia flugo de Suna Impulso II. 62-jara Andre Borschberg stiros la aviadilon, kaj li eble kreos la mondan rekordon de la plej longa flugo de unuopa piloto.

 

    La aviadilo estas ekipita per 270-kvadrat-metra sunenergia pilo sur la flugilo longa je 72 metroj. Ĝia movforto venas komplete de la Suno.

 

    En la 9a de marto la aviadilo ekveturis en Abudabio, ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ĝi flugis orienten, kaj haltis je Omano, Barato, Birmo kaj Ĉinio. Fluginte super Pacifiko ĝi transpasos Usonon kaj Atlantikon, kaj revenos al sia startpunkto post halto en Afriko.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio