Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperantlingvaj elektoafiŝoj en Barcelono
2015-05-27

Toño del Barrio

 

 

    La bildoj en ĉi tiu artikolo montras balotafiŝojn, nun videblajn en la stratoj de Barcelono. La vizaĝo estas tiu de politikisto kiu havas realajn ŝancojn fariĝi urbestro de Barcelono post la municipaj balotoj okazintaj la 24-an de majo. Ŝi nomiĝas Ada Colau kaj la listo per kiu ŝi kandidatas nomiĝas "Barcelona en Comú" (mallonge BeC), esperantigebla per, proksimume, "Barcelono kolektive".

 

 

    Ada Colau, proparolanto de la asocio "Platformo por damaĝitoj pro la hipotekado", unu el la plej sukcesaj sociaj movadoj, estas pledanta por la viktimoj de la plej videbla fenomeno de la ekonomia krizo en Hispanio: la familioj elpelitaj el siaj domoj pro la malkapablo pagi la domŝuldojn.

 

    Kun la adekvataj interkonsentoj, estas realaj ŝancoj ke Ada Colau povus fariĝi la venonta urbestro de Barcelono, unu el la plej gravaj urboj en okcidenta Eŭropo.

 

    La kandidataro de BeC prenis plurajn sociajn celojn kiel siajn, flankenmetante la plej kutimajn luktojn en la ĝisnuna politika areno. Ili organizis siajn proponojn kaj sian programon per t.n. aksoj, strukturoj neformalaj kaj kunlaboremaj, kovrantaj diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, ili fokusis sian atenton malpli en la suverenista debato, sed ili faris veton por la problemoj de la migrantoj kaj la multlingvismo de la barcelona socio.

 

    Oni proponis la enkondukon de afiŝoj kaj aliaj kampanjaj materialoj en la lingvoj de la komunumoj de enmigrintoj en Barcelono, de la plej parolataj, kiel la angla, la araba, la urdua aŭ la ĉina, ĝis pli minoritataj kiel la rumana, la gvarania aŭ la amaziĥta (berbera), kaj eĉ respektante diversajn dialektojn kaj lingvajn variantojn. Tio ne nur montras fokuson sur la multlingvismon mem, aferon tre gravan kaj kontestatan en la kataluna socio, sed ankaŭ solidarecon kun tiuj komunumoj, kiuj, eĉ se ĝenerale ne voĉdonantaj en tiaj ĉi balotadoj (nur la civitanoj de la Eŭropa Unio havas tiun rajton) jam iĝis parto de la barcelona socio.

 

    En tiu kunteksto, esperantistoj ligitaj al tiu movado proponis la eldonon de la afiŝoj ankaŭ en Esperanto, por videbligi la strebadon al akceptemo kaj multlingvismo. La respondeculoj tion rapide aprobis, kaj la internacia lingvo eĉ aperas sur la unua loko en la retejo de la kampanjo.

 

    Pri la esperantigo respondecas ĉefe esperantisto veterana, aktivulo de la kampanjo de BeC. La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado. La traduko estas senriproĉa, sed en la unua versio troviĝis iaj malglataĵoj (ekzemple, la uzo de "voĉi", kiu estas historie ĝusta sed ne multe uzata nuntempe), kiuj estis korektitaj en posta versio.

 

    Pri la sekvo de la ĉeesto de Esperanto, oni ankoraŭ nenion povas aserti. Se venkos la kandidato de BeC, estas penseble ke tiu strebo pri ampleksa multlingvismo povu roli kiel principo en la municipa agado, kaj ke Esperanto povu trovi lokon. Ĉiuokaze neniu konkreta propono aperas pri tio en la programo.

 

    Evidente, la esperantista movado estas multe pli plurala, kaj tio tuŝis tie ĉi nur unu aspekton de la balotoj, kiuj certe fariĝos novaĵo en la internacia gazetaro, pro la novaj trajtoj de la kandidatoj. La afero prezentiĝas do ege interesa, kaj la fakto ke tiel forta kandidataro prezentas sian materialon en Esperanto igas ĝin eĉ iom pli altira por la internacia publiko.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

(el Liberafolio)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio