Yu Xiuhua: skuanta mondo (III) |
2015-05-26 |
Lumo de la luna sur la liva mano, la unua poemaro de Yu Xiuhua
Ĉi tiu poemo troviĝas en la poemaro Skuanta Mondo.
La poemoj de Yu Xiuhua havas apartan povon. Oni diras, ke la senritmaj versioj sub la plumo de tiu ĉi malsana kamparanino havas la forton tremigi la koron de homoj.
La Red. Sonĝi Neĝon (de Yu Xiuhua) Okmil-li-a neĝo, de mia provinco al la via, de mia brodaĵo al la gastejo de vi loĝata la fanfaronema blanko. Pli profunde enterigita la forlasita minejo, penetri en la forgesitan subterriveron inter sovaĝaj herboj ĉevalostoj blovitaj supren la ĉielo estas kavo kun nevidebla fundo Per tri bovloj da brando vi subpremas la blankon de via korpo enuas vin la aferoj elvokitajn de tiu ulo, vi enŝovas per plumo multjarajn ŝuldon kaj venĝon piede suden Nun mi estas pluraj, unu el ili en la sonĝo rigardas vin flirti la dua sonĝe sekvas vin flirti en la sonĝo kaj la tria pacience provas per subpremo ĉesigi vian flirtadon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|