Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Qinghai estas tiel bela, ni ekplanu la vojaĝon! (I)
2015-05-25

    La sorto destinas ke du specoj da homoj estu kunligitaj kun Qinghai, provinco en okcidenta Ĉinio: tiuj, kiuj iam venis al ĝi kaj estis impresitaj de tieaj pejzaĝo kaj kultura etoso, konservas tre belan memoron pri ĝi dum la tuta vivo; la aliaj, kiuj ĉiam sopiras pri ĝi, atendas ŝancon por iri tien. Fakte por ajna celo - ĉu por memoro ĉu por ŝanco, por vojaĝi al malsamaj lokoj, por rigardi malsamajn pejzaĝojn, por scii malsamajn aferojn, por kompreni malsamajn vivojn de homoj - la plej memorinda afero en Qinghai estas la blua ĉielo kiun oni preskaŭ povus tuŝi per la manoj etenditaj...

 

    La sal-lago Chaka

 

    Ĉi tie oni ne bezonas levi la kapon por suprenrigardi stelojn. Starante sur la lago simila al spegulo, vi estas ĉirkaŭita de brilaj steloj, ili scintilas eĉ sub viaj piedoj. Kiam la sal-akvo jam trempis la piedojn, vi tretas sal-kruston kaj molan koton por registri spegulan bildon de reflekto de la Lakta Vojo hele trembrilanta. Ŝajnas ke ĝi penetrus la horizonton en malproksimo, kunligiĝus kun la reflekto en la akvo kaj lasus homojn en fantazion: ĉu la sal-blokoj en Chaka estus steloj verŝitaj de la Lakta Vojo. (Foto de Zhang Jiajie)

 

    Danxia-geomorfologiaĵo en Kanbula

 

    Danxia-geomorfologiaĵo en Kanbula borde de la Flava Rivero en la provinco Qinghai, okcidenta Ĉinio, impone kaj brile elstaras en vasta arbaro. La foto montras nur angulon de la Kambula Nacia Arbaro-Parko. Tie grandan areon okupas Danxia-geomorfologiaĵoj krutaj, el kiuj multaj havas la relativan altecon de 200-300 metroj. Laŭ la difino vaste praktikata en Ĉinio, Danxia estas horizontalaj aŭ milde oblikvaj ruĝaj tertavoloj formitaj inter la Ĵuraso kaj la Terciara Periodo. Nuntempe, oni jam trovis pli ol 400 Danxia-geomorfologiaĵojn en Ĉinio.

 

    Qinghai-Lago

 

    Multaj lagoj superbas per sia grandioza spektaklo, sed Qinghai-Lago estas aparta en tio, ke ĝi faras sian spektaklon per absolute plata horizonto kaj grandioza superbeco. Tie kunligiĝas stepo kaj vasta akvaro, kunfandiĝas beleco de la stepo, vasteco de la maro kaj kvieteco de la lago, kaj ĉio tio formas la vastecon kaj belecon de Qinghai-Lago. (Foto de Xu Hao)

 

    La templo Tar

 

    La templo Tar estas ne nur sanktejo de la sekto Dge-lugs-pa de la tibeta budhismo, sed ankaŭ trezorejo de la budhismaj kulturo kaj arto. La templo mem, ĝiaj skulptaĵoj, statuoj, budhaj portretoj, pagodoj, budhisma sutro, ujoj por oferaĵoj, muzikaj instrumentoj uzataj en budhismaj ceremonioj, Mandala... faras tiun ĉi budhisman templon impona kaj esotera. Precipe mondfamas ĝiaj artaĵoj el butero, freskoj kaj silkaj brodaĵoj kiel spektakloj de Orienta Arto. (Foto de Zhang Shumin)

 

(el Ĉina Nacia Geografio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio