Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Filma dublado en Zaozhuang-a Profesia Instituto
2015-05-22


Premio-ricevo
 


Wang Hongling (la tria de dekstre), vicdirektoro de la instituto, ĉeestas la finalon.

 

    Posttagmeze de la 20a de majo la Zaozhuang-a Profesia Instituto okazigis la finalon de la Dua Konkurso de Filma Dublado. Post kvaronfinalo kaj duonfinalo en la pasintaj 30 tagoj Esperanto-societo kaj kelkaj aliaj societoj de la instituto kvalifikiĝis por la finalo. Multaj instruistoj kaj studentoj spektis la finalon. Ankaŭ Wang Hongling, vicdirektoro de la instituto, ĉeestis la finalon por kuraĝigi la partoprenantojn. Esperanto-instruisto Liu Baoguo invitite rolis kiel unu el la arbitraciantoj de la finalo. Finfine la teamo el ses membroj de la Esperanto-societo gajnis la kvaran lokon per Esperanta dublado por la ĉina filmo Translanda Agado. Tio estas bona ŝanco disvastigi nian lingvon en la instituto.

 

    La agadoj de Esperanto-societo de la instituto estas konstante subtenataj de la Zaozhuang-a Esperanto-asocio, kaj tiu ĉi konkurso estis sponsorita de Qiyuan-a Kultur-disvastiga Kompanio en Zaozhuang.

 

Liu Baoguo

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio