Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis eksponado de raraj malnovaj fotoj en la Imperiestra Palaco en Pekino
2015-05-20

Yixuan (1840-1891), princo Chun de la dinastio Qing, kaj liaj gvardiantoj. La foto estis prenita en 1863, kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj fotoj en la palaco.
 
    Lastatempe inaŭguriĝis speciala eksponado pri raraj malnovaj fotoj kun la titolo "Lumo kaj Ombro de Centoj da Jaroj -- Speciala Eksponado de Malnovaj Fotoj Konservataj en la Palaco" en la halo de la pordo Shenwu de la muzeo Imperiestra Palaco en Pekino. La eksponado, kiel unu el la seriaj programeroj de la eksponado, celebre al la 90-jariĝo de la muzeo, estas la unua fojo montri la rarajn fotojn post la starigo de la Popola Respubliko de Ĉinio.
 
    En la fino de la dinastio Qing (1644-1911) la tekniko de fotografado venis al Ĉinio kune kun la eŭropaj agresantoj, kaj sekve eniĝis en la kortegon. Do la palaco fariĝis unue el la gravaj konservejoj de la malnovaj fotoj. La eksponado montras al la publiko originalajn fotojn, multaj historiaj famaj filmetoj kaj fotoj estas prezentitaj en sia plej origina formo al la spektantoj. Pluraj el la eksponaĵoj estas unuafoje publikigitaj.
 
    Oni atente elektis 300 pecojn kaj eksponas ilin laŭ la periodo inter la Respubliko de Ĉinio kaj la feŭda dinastio, tiel montriĝas la palaca historio de "kortego" al "muzeo". La eksponado estas senpaga por la vizitantoj kiuj aĉetis la eniran bileton de la muzeo. La eksponado finiĝos en la 17-a de julio. Pro la specialeco de antikvaĵoj, 32 (pecoj kaj kajeroj da fotoj) el la eksponaĵoj povas esti prezentitaj dum nur unu monato.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng
1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio