Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 5-a "Tago de Turismo" de Ĉinio
2015-05-20

Malsekejo ĉe la lago Xingkai en la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio
 
    La 19-a de majo estas la 5-a "Tago de Turismo" de Ĉinio. Kun la ĉi-jara slogano de la tago "Turismema kaj vivama", multaj turismejoj plenforte faras diskonigon kaj pretigas monŝparajn programerojn per rabato aŭ senpaga bileto por allogi al si turistojn.
 
    Laŭ konigo, la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis, ke ekde la jaro 2011 ĉiu 19-a tago de majo estu la "Tago de Turismo" de Ĉinio. Ĝi havas la esencon: emfazi tion, ke turismado jam fariĝis nova vivmaniero de popolanoj, dum la vojaĝo oni multigas al si sciojn, altigas al si anim-nivelon kaj konas aŭ trovas novan mondon.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng
1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio