Tradicia bano en montaro de Guizhou |
2015-05-18 |
Jaŭa vilaĝo
Estas 188 preskriboj de la herb-bano por kuracado de 47 malsanoj. Pli ol 20 herboj estas ofte uzataj en bano. Ili estas folioj aŭ herbecaj aŭ lignecaj, kaj ĉiuj vilaĝanoj povas distingi ilin. Kutime post ĉiutaga laboro la jaŭoj ŝatas havi herb-banon por duonhoro, kaj poste trinkas fontakvon el la monto kondukitan en la domon per bambua tubo, aŭ teon. La kutimo daŭras eĉ nun.
Membroj de la jaŭa etnogrupo en Gaohua-vilaĝo de Congjiang-gubernio, Guizhou-provinco, havas tradician herb-banon. Ĝi estis de la jaŭa etnogrupo, kiu loĝas en profunda montaro kaj densa arbaro. La bano povas rezisti malvarmon, forigi lacecon, preventi malsanon kaj konservi sanon. Ĝi estis enlistigita kiel la ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo por la dua grupo.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |