Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstruado de la ekologia civilizacio vekas atenton de la publiko
2015-05-15

    "Opinio pri akcelo de la konstruado de la ekologia civilizacio", lastatempe publikigita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, vekas grandan atenton de la publiko. Ĝi konsistas el 35 artikoloj en naŭ sekcioj.

 

    Ĝi akcentas, ke oni devu doni la prioritaton al ŝparado kaj protektado kaj preni rebonigon de la naturo kiel la bazan principon, verdan disvolvadon, ciklan disvolvadon kaj malgrandkarbonan evoluigon kiel la bazan vojon, profundigon de reformado kaj novigo kiel la bazan movforton, kultivadon de la ekologia kulturo kiel gravan apogon, gravan trarompon kaj ĝeneralan antaŭenpuŝon kiel manieron de la laboro.

 

 

    La celo de konstruado de la ekologia civilizacio estas, ke ĝis la jaro 2020, la tuta lando atingos gravan progreson en la konstruado de la socio resurs-ŝparema kaj medi-amika, la ĉefaj funkciaj regionoj fundamente formiĝos, kvalito kaj efikeco de la ekonomia disvolvado evidente pliboniĝos, la ĉefa nocio pri la ekologia civilizacio estos populara en la tuta socio, kaj la nivelo de la ekologia disvolvado estos konforma al la celo de ampleksa konstruado de la modere prospera socio. Disvolva aranĝo de la teritoria spaco de Ĉinio estos optimumigita; utiligo de resursoj estos pli efika; ekomedia kvalito estos ĝenerale plibonigita; kaj sistemo pri la ekologia civilizacio estos fundamentita.

 

 

    La "opinio" diras, ke oni devas fortigi la orientiĝon de la ĉefaj funkcioj, optimumigi la disvolvan aranĝon de la teritoria spaco. Teritorio estas la portanto de spaco de la disvolvado de la ekologia civilizacio. Oni devas firme sekvi la strategion pri ĉefaj funkciaj regionoj, kompletigi la sistemon de la spaca plano, science kaj racie aranĝi kaj ordigi la spacojn por produkto, vivo kaj ekologio. Krome, oni devas forte antaŭenpuŝi verdan urbanizadon, akceli konstruadon de belaj vilaĝoj, kaj intensigi sciencan ekspluaton de oceanaj resursoj kaj protekton de la ekomedio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio