Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Karavano al Seulo
2015-05-13

 

    Korea Esperanto-Asocio invitis la 102an UKon de la jaro 2017 en Seulo, Koreio. Kaj La Vojaĝo anoncas novan projekton — Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ fama Trasiberia fervojo (9298 km), la plej longa fervoja itinero en la mondo. Laŭ baza plano Karavano startos en Sankt-Peterburgo, trapasos nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Vologda, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen', Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo.

 

    El Vladivostoko ni veturos al Koreio per pramo. Certe, dum 2 jaroj, kiuj reestas ĝis la Karavano, ĝia itinero povas esti ŝanĝita. Eventuale ni vojaĝos trajne nur ĝis lago Bajkalo, restos tie ĉi kaj turnos nin al ĉefurbo de Mongolio — Ulanbatoro, kaj poste vetruros al Pekino, Ĉinio. El Ĉinio ni veturos al Koreio per pramo aŭ per aviadilo.

 

    Pritakso de ambaŭ itineroj kaj voĉdonado estas organizota en nia retrejo.

 

    En la jaro 2012 La Vojaĝo jam sukcese efektivigis saman karavanon, survoje al UK en Hanojo.

 

(el Vojagxo.info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio