Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vivo de maljunaj retumantoj
2015-05-08


La 82-jara Xiao Ligong

 

    La 82-jara Xiao Ligong havas sian retejon. Li estas fame konata de ĉinaj retumantoj. Xiao laboris kiel supera inĝeniero kaj emeritiĝis en la jaro 1994. Tiam la afero, kiun li plej volis fari, estis daŭre verki por infanoj popular-sciencajn artikolojn.

 

    Sekve de la rapidega disvolviĝo de scienco kaj teknologio, Xiao Ligong trovis, ke la maniero konsulti dokumentojn per paperaj eldonaĵoj jam ne povas kontentigi lian postulon en verkado. Por marŝi kun la tempo li devis uzi interreton. En la jaro 1998 li prunteprenis komputilon kun la tipo 386 kaj komencis verkadon per ĝi. Post senĉesa penado li ekfunkciigis sian retejon sub la nomo "Maljuna Petolulo" en la 28-a de februaro 2002.

 


Xiao Ligong montras ĵurnalon kun raporto pri lia premiiĝo kiel ĉina maljunulo en novaĵo.

 

    En januaro de 2005 Xiao Ligong estis honorita kiel unu el la ĉinaj maljunuloj en novaĵo. Dum la lastaj jaroj lia retejo ne estis tre vigla pro lia maljuniĝo, tamen multaj amikoj, kun kiuj li konatiĝis en diversaj periodoj, kaj retumantoj, kiuj ĉiam atentas la retejon, daŭre tenadas kontakton kun li. En Ĉinio estas multe da maljunuloj, kiuj ŝatas uzi interreton kiel Xiao. Ili per interreto kreas la plej belan vivon de maljunuloj.

 


La 60-jara Guo Hengyun ofte rete aĉetas vestojn kaj manĝetojn por membroj de danc-teamo. Jen ŝi kontrolas informojn pri transportado de siaj mendaĵoj.
 


La 68-jara Cao Zonggui en preparado de sia instruilo per komputilo
 

    Komence de februaro 2015, la Ĉina Interreta Informa Centro publikigis la Raporton de la 35-a Statistiko pri la Disvolva Stato de Interreto en Ĉinio. La raporto diras, ke la proporcio de la emeritoj, kiuj uzas interreton, kreskis de 2.4% en la jaro 2013 al 2.8% nuntempe. En urboj kaj urbetoj de Ĉinio 81.1% de la familioj, kiuj uzas interreton, vizitas retpaĝojn per WiFi.

 


La 59-jara Yang Dechuan ŝatas kanti kaj li ofte uzas interreton por serĉi tekstojn de kantoj.
 


Influite de junuloj, la 76-jara Sun Ling ŝatas ludi per komputilo. Multaj ludoj estas aranĝitaj sur la ekrano de ŝia komputilo.
 

    Nun pli kaj pli multaj maljunuloj estas favoraj al la uzado de interreto. Tio profitas de la altiĝo de la vivnivelo de ĉinoj. En la nuna tempo komputiloj, poŝtelefonoj kaj aliaj elektronikaj produktaĵoj jam fariĝis necesaĵoj de ordinaraj familioj. Interreto jam fariĝis nemankigebla en la ĉiutaga vivo de ĉinoj, ĉar per ĝi oni povas fari aĉetadon, registri sin por viziti kuracistojn aŭ babili kun amikoj. Aliflanke, kelkaj maljunuloj lertas en uzado de komputilo, ĉar ili uzis ĝin, kiam ili laboris.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio