Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inteligenta komputilo havos kvin sensojn
2015-05-06

 

    Kun altigo de la teknologia nivelo, inteliĝentaj elektronikaj aparatoj havas pli kaj pli da kapabloj. La usona firmao IBM antaŭdiris, ke en la venontaj kvin jaroj inteligenta komputilo havos la kvin sensojn de la homaro.

 

    Nun vi povas fari multajn aferojn nur per inteligenta poŝtelefono, ekzemple tralegi novaĵojn, rigardi videaĵojn, mendi biletojn, pagi aĉetaĵojn ktp por faciligi la vivon. Tamen la nunaj elektronikaj aparatoj plejparte ne povas plenumi tiujn taskojn, ekzemple, se vi volas scii, ĉu la plado antaŭ vi estas bongusta, aŭ ĉu la aĉetota vesto estas bonkvalita.

 

    IBM opiniis, ke tiu situacio ŝanĝiĝos ene de kvin jaroj. Tiam la komputilo povas pli bone kompreni la ĉirkaŭaĵojn kaj scipovos distingi malsamajn objektojn. IBM ankaŭ konjektis, ke la komputilo realigos la kvin sensojn de la homaro, t. e. vido, aŭdo, gusto, flaro kaj tuŝo. Ili devenas de unu granda koncepto, nome la kalkulado de kogno. Komputiloj kaj aliaj maŝinoj perceptos la mondon same kiel la homoj. Ekzemple, kiam komputilo kun kogna kapablo rigardos pentraĵon, ĝi ne rigardos la pentraĵon kiel serion da donitaĵoj de koloroj kaj linioj, sed kiel la tutaĵon, kaj povos kompreni ĝian sencon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio