Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Franco Annie instruas E-on en lernejo Baiyangshujie
2015-05-05

 

 

    La 16an de aprilo franca esperantistino Annie Grente kiel volontulo iris al la Elementa Lernejo Baiyangshu-strato en la urbo Taiyuan de Ĉinio, kaj ekinstruis Esperanton al la infanoj en la lernejo.

 

    En la lernejo ŝi instruas ne nur infanojn, sed ankaŭ kelkajn gepatrojn, kies infanoj lernas nian lingvon, kaj kiuj deziras progresi en la lernado kun siaj infanoj. Krome, ŝi ankaŭ trejnas Esperanto-instruistojn de la lernejo. Ŝia alveno freŝigas la monotonan vivon de la lernejo. Kiam infanoj vidas ŝin, ili ĉiam salutas ŝin kun amika mieno. Laŭ sia plano ŝi instruos ĝis la mezo de junio, kaj faros enketon pri propedeŭtika voloro de Esperanto al la infanoj.

 

    Post sia emeritiĝo Annie havis eblecon en 2013-2014 partopreni en la instruista trejnado en Poznan en Pollando. Dum kaj post la trejnado ŝi instruis plurfoje unu semajnon en bazaj lernejoj de tiu lando. Antaŭ sia vojaĝo al Tunizio, ŝi legis en la retejo edukado.net, ke estas lernejo en Ĉinio, kie oni instruas Esperanton. Ŝi tuj skribis al S-ro Jado, estro de la lernejo, kaj rapide ili interkonsentis, ke ŝi vizitos la lernejon kaj helpos en la lernado de Esperanto.

 

    Somere ŝi estos membro de la skipo de plenkreskuloj, kiuj zorgos pri la infanoj dum la IIK, la infankongreseto, apud la UK de Lillo. Ŝi esperas, ke sufiĉe multe da ĉinaj infanoj partoprenos en la kongreso!

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio